| packoro's profileEsperantoPhotosBlogLists | Help |
|
18 June Predikado de Majstro KondaoBudha Sutro aspektas kiel sango. Budhismo prosperigxos pro la Sutro normale interfluanta. Se vi okupas sed ne lernas, kio sxajnas, ke la sango ne plu fluas, do la budhismo rapide perdigxus. Ni esperas, ke oni farigxu tia homo, kiuj disvastigas Budhan Darmon en la mondo longtempon sed ne farigxu tiuj, kiuj detruas la Budhan Darmon. 17 June Unu Letero --por mia patro
Tiujare mia patro portis min bicikle al la lernejo. Sur la vojo li subite haltis kaj prenis leteron desur la tero. Rigardinte la koverton, li nenion diris al mi, sed turnis nin al la posxtoficejo. Afrankinte la leteron, li metis gxin en la poshtkeston. Mia patro diris nenion pri la letero, sed mi sciis, ke la letero certe estis tre grava por iu. En la malproksima urbeto vivis tre multe da homoj, kiuj forlasis siajn hejmlokojn por vivteni la familion kiel miaj gepatroj, mia onklo, kaj miaj aliaj parencoj. En la letero oni ne nur skribiis vortojn sed ankaux sopiron al siaj malproksimaj gepatroj, gefratoj aux amikoj. Ne ignoru la favoretan kaj ne faru la malfavoretan. De la komenco gxis la fino mia patro nenion diris pri tio, sed li donis al mi la plej bonan instruon. Kiel felicxa mi estas, ke iam mi rifuzis amadon de miaj gepatroj sed mi neniam rifuzis ilian instruadon. Saluton al mia patro, ankaux al cxiu bonkorema patro de la mondo en la patra tago. 04 June Pasxti Anasojn Tiu jare mi estis kvin jarojn agxa. Mia avino kaj mi vizitis trajne mian pli agxan onklon vivinta en Dujuxn-urbo de Guizhou-provinco.
Certe tiu vizito estis tre interesa, kaj la bela memoro kusxas mian koron cxiam. Estis la unua fojo, ke mi sciis kio estas montaro. Antaux la logxejo de mia onklo estis monto, post lia logxejo ankaux estis monto. Sur la malantauxa monto estis fluinta montfontakvo. La sono de akva fluado atingis miajn orelojn tra la arbaro kaj iomete timigis min. Sed tio estis tre malgranda afero. Multaj knaboj ludis diversajn belajn kaj interesajn insektojn. Ili metis la insektojn en botelon, kaj rigardis ilin. Mi neniam vidis tiom da belaj insektoj. Anakux estis multaj papilioj, grandaj kaj malgrandaj, plurkoloraj aux purkoloraj, tute Belegaj! Mi ofte kuris sekvante belajn papiliojn. kiel felicxa mi estis! Iun tagon mia onklino demandis al mi: "Cxu vi volus pasxti anasojn?" "Certe". Mi respondis tre rapide. Do mi pelis aro da anasoj sub monteto. Sub la monteto trovigxis peco da ebenejo. La anasoj interisigxis pri mangxajxo en la herbaro. Mi ne havis alian aferojn ol ludi. Jen mi postkuris papiliojn. Jen mi kaptis insektojn. Jen mi dormis kun songxo. Sed post iom da tempo mi malsatigxis. Kiel mi revenu hejmen? Ho, mi neniam havis direktsenton de mia infano. La anasestro sxajne komprenis pri mia stato. Gxi levis sian kapon kaj grakis: Ga, Ga. Do la anasoj kune kun mi revenis hejmen sekvante la estron. Mia laboro finigxis sukcese. Tamen mi ne sciis kiu estis pasxtita? Cxu vi volus diri al mi? |
|
|