packoro's profileEsperantoPhotosBlogLists Tools Help

packoro qingxin

Interests
Mi estas budhanino kaj komencantino de E-o.

Esperanto

Paco kaj Amo
19 July

Kiel Komprenigi Vin pri Mia Koro?

        Kiel felicxa vi estas, ecx se vi nur povas promenadi kun via edzino; kiel gxoja vi estas, ecx se vi nur povas infuzi teon por viaj gepatroj; kiel libera vi estas, ecx se vi nur povas nagxi akompanante vian filon; kiel cxarma vi estas, ecx se vi nur povas doni unu moneron al almozulo! Cxion envias mi, kion vi posedas.

        Mi nur volas kanti por vi; mi nur volas pririgardi viajn okulojn; mi nur volas kuiri por vi per miaj propraj manoj; ecx  mi  nur volas doni al vi la plej simplan rideton. Sed cxi tio estas tiel malfacila por mi. Mi estas tiel malfelicxa ne pro mia kripla korpo sed pro tio, ke mi ne plu havas kapablon por la aliaj. Cxu vi komprenas min?

        Mi scias, ke vi estas bonkorema; vi estas tiel prizorgema al mi. Sed vi neniam scias, kion mi plej volas, kio estas via bezono al mi. Se mi nenion povas oferi al aliaj, do mia vivo perdas sian signifon. Cxu vi komprenas min?

       Mi deziras oferdoni ion al vi, kion mi povas fari. Mi volas scii, ke mi ankoraux estas bezonato en la mondo. Cxu vi vere komprenas min? Kiel  komprenigi vin pri mia koro?

18 June

Predikado de Majstro Kondao

Budha Sutro aspektas kiel sango. Budhismo prosperigxos pro la Sutro normale interfluanta. Se vi okupas sed ne lernas,  kio sxajnas, ke la sango ne plu fluas, do la budhismo rapide perdigxus. Ni esperas, ke oni farigxu tia homo, kiuj disvastigas Budhan Darmon en la mondo longtempon sed ne farigxu tiuj, kiuj detruas la  Budhan Darmon.
 
17 June

Unu Letero --por mia patro

 

  Tiujare mia patro portis min bicikle al la lernejo. Sur la vojo li subite haltis kaj prenis leteron desur la tero. Rigardinte la koverton, li nenion diris al mi, sed turnis nin al la posxtoficejo. Afrankinte la leteron, li metis gxin en la poshtkeston.

  Mia patro diris nenion pri la letero, sed mi sciis, ke la letero certe estis tre grava por iu. En la malproksima urbeto vivis tre multe da homoj, kiuj forlasis siajn hejmlokojn por vivteni la familion kiel miaj gepatroj, mia onklo, kaj miaj aliaj parencoj. En la letero oni ne nur skribiis vortojn sed ankaux sopiron al siaj malproksimaj gepatroj, gefratoj aux amikoj.

  Ne ignoru la favoretan kaj ne faru la malfavoretan. De la komenco gxis la fino mia patro nenion diris pri tio, sed li donis al mi la plej bonan instruon. Kiel felicxa mi estas, ke iam mi rifuzis amadon de miaj gepatroj sed mi neniam rifuzis ilian instruadon.

  Saluton al mia patro, ankaux al cxiu bonkorema patro de la mondo en la patra tago.

04 June

Pasxti Anasojn

      Tiu jare mi estis kvin jarojn agxa. Mia avino kaj mi vizitis trajne mian pli agxan onklon vivinta en Dujuxn-urbo de Guizhou-provinco.

  Certe tiu vizito estis tre interesa, kaj la bela memoro kusxas mian koron cxiam.

  Estis la unua fojo, ke mi sciis kio estas montaro. Antaux la logxejo de mia onklo estis monto, post lia logxejo ankaux estis monto. Sur la malantauxa monto estis fluinta montfontakvo. La sono de akva fluado atingis miajn orelojn tra la arbaro kaj iomete timigis min. Sed tio estis tre malgranda afero. Multaj knaboj ludis diversajn belajn kaj interesajn insektojn. Ili metis la insektojn en botelon, kaj rigardis ilin. Mi neniam vidis tiom da belaj insektoj. Anakux estis multaj papilioj, grandaj kaj malgrandaj, plurkoloraj aux purkoloraj, tute Belegaj! Mi ofte kuris sekvante belajn papiliojn. kiel felicxa mi estis!

  Iun tagon mia onklino demandis al mi: "Cxu vi volus pasxti anasojn?" "Certe". Mi respondis tre rapide. Do mi pelis aro da anasoj sub monteto. Sub la monteto trovigxis peco da ebenejo. La anasoj interisigxis pri mangxajxo en la herbaro. Mi ne havis alian aferojn ol ludi. Jen mi postkuris papiliojn. Jen mi kaptis insektojn. Jen mi dormis kun songxo. Sed post iom da tempo mi malsatigxis. Kiel mi revenu hejmen? Ho, mi neniam havis direktsenton de mia infano. La anasestro sxajne komprenis pri mia stato. Gxi levis sian kapon kaj grakis: Ga, Ga. Do la anasoj kune kun mi revenis hejmen sekvante la estron. Mia laboro finigxis sukcese. Tamen mi ne sciis kiu estis pasxtita? Cxu vi volus diri al mi?

10 May

Kio Estas la Plej Kara?

Iam antauxe trovigxis Juxanjin-templo. Tie cxiutage multaj homoj pilgrimis. Sur la trabo antaux la templo estis araneo kaj sxi teksis aranean reton. Cxiutage influita de la incensa parfumo kaj  sinceraj oferoj, sxi posedis budhismecon. Post sin-kulturo de miljaroj, sxia budhismeco plimultigxis.
   Iun tagon hazarde , Budho hazarde alvenis al la templon, kaj tre gxojis vidante la prosperan incenson. Forironte de la templo, senatente levante sian kapon li vidis la araneon. Budho haltis kaj demandis sxin:" Ni ja havas destinon por rekontigxo. Nu mi demandas al vi por esplori vian kulturan nivelon. Cxu bone?" La araneno tre gxoje vidis Budhon kaj rapide konsentis. Budho demandis: "Kio estas la plej valora en la mondo?" Pripensinte iom da tempo la araneo respondis: "La plej kara estas 'la malakiranto' kaj 'la perdinto' ". Budho balancis sian kapon kaj foriris.
   Tiel plu pasis miljaroj, la araneo ankoraux sin kulturis sur la trabo kaj sxia budismeco grande plumultigxis. Iutagon Budho ree alvenis antaux la templo kaj diris al sxi" Kiel vi fartas? Cxu vi pliprofunde komprenas pri tiu demando de la pasintaj mil jaroj ?" La araneo diris:" Mi opinias, ke la plej valora estas 'la malakiranto' kaj 'la perdinto'". Budho diris " Vi plu plifunkcias pripensi, kaj mi denove revenos al vi."   
    Post plia paso de miljaro, iun tagon blovis fortvento. La vento alportis unu guton da roso sur araneajxon. La araneo rigardis la roson, kiu estas kristala kaj hela, kaj tre bela, ke la aroneo ekamis gxin. Cxiutage  vidinte la roson kun gxojego, la araneo opiniis, ke tiuj tagoj estas la plej gxojaj. Subite, denove blovis ventego, kaj forportis la roson. La araneo sentis, ion sxi perdis kaj farigxis tre soleca kaj trista. Tiam Budho revenis kaj demandis sxin:"Araneo, tiujn mil jarojn, cxu vi funkcie konsideris tiun problemon: kio estas la plej kara en la mondo?" La araneo memoris la roson kaj respondis al Budho" En la mondo, la plej valora estas' la neakiranta' kaj ' la perdinta'". Budho diris:" Bone, nun tiel vi opiniis, mi lasas vin al hommondo."
     Nu, la araneo enkarnigxis en oficistan familion kaj farigxis frauxlino de la ricxa familio. La gepatroj nomis sxin Gxul(en cxina lingvo Gxul signifas araneo.). Rapide Gxul jam havis dek ses jarojn kaj farigxis eksterordinare gracia, bela kaj cxarma.
    Cxi tiun tagon, la nova gxuangjuxan-o, Ganlu gainis la unuan lokon en la plej altaimperia ekzameno, kaj imperiestro decidis festeni por gratuli al li pro la sukceso. Venis  tre multe da junulinoj krom Gxul, ankaux venis la malpliagxa pricino de la imperiestro kiu nomigxi Longvento pricino. La gxuangjuxan-a junulo generale prezentis siajn talentojn: poemojn, versojn, kantojn, fuojn dum la festeno. Cxitie cxiuj junulinoj neniu ne admirigxis de li. Sed Gxul neniom strecxigxis kaj adicigxis, cxar sxi sciis, kio estas sxia antaŭdestinita ligo de geedzeco de donaco de Budho.
     Post kelkaj tagoj, hazarde, kiam Gxul kompanis sxian patrinon pilgrimi al Budho, gxustatempe Ganlu ankaux venis kun lia patrino . Fininte oferii incenson kaj pilgrimi Budhon, la du maljunulinoj interbabiligxis. Gxul kun Ganlu babilis sur koridoro. Gxul tre gxojis pro la renkontigxo kun Ganlu. Sed Ganlu ne montris al sxi pri la amo. Gxul diris al Ganlu:" Cxu vi ne memoris pri tio, kio okazis antaux dek ses jaroj sur la aroneajhon en la Juxanjin- templo? Ganlu tre mirigxis kaj diris al sxi:" Gxul frauxlino, vi tre bela estas, ankaux tre placxas al aliaj, sed via imageco ankaux estas tro multa."  Dirinte li foriris kun sia patrino.
   Gxul revenis hejmen kaj pensis, nun ke budho arangxis antaŭdestinitan ligon de geedzeco, kial ne memorigis lin pri tio, kial Ganlu ne havis senton pri mi?
    Post iuj tagoj, la imperiestro proklamis kaj ordonis Ganlu kaj Longvento-princino geedigxis, Gxul kaj Imperiestrido-Gxicao (la nomo signifas herbo) geedzigxis. La informo sxajnas al fulmo  sub la suno por Gxul. Sxi ne komprenis kial Budho tiel arangxis. En la venintaj tagoj sxi nek trinkis nek mangxis, kaj pripensegis, ke sxia animo baldaux forlasas sxian korpon kaj sxi estis en dangxero. La imperiestrido Gxicao informigxis kaj rapide venis. Jxetu sin cxe la lito li diris al Gxul" Tiun tagon, kiam mi ekvidis vin el amaso da frauxlinoj en la malantaux gardeno, tiam mi ja ekenamigxis al vi. Mi petegis mian patrimperiestron, kaj finfine li promesis. Se vi mortus ankaux mi ne vivus." Dirinte li elprenis valoran glavon pratis sin mortigi .
    Tiam Budho venis, li diris al la forironta animo de Gxul: " Gxul, cxu vi pensis, kiu alportis la dolcxan roson (Ganlu) al vi? Estas la vento ( Longvento). Pste ankaux la vento forportis gxin. Ganlu  apartenis al Longvento, li nur estis epizodo en via vivo. Tamen la imperiestrido Gxicao estis herbeto antaux la pordo de Juxanjintemplo. Li jam rigardis vin trimil jarojn kaj amis vin trimil jarojn, sed vi neniam mallevis vian kapon por vidi lin. Gxul, mi plu demandus vin, kio estas la plej kara?" Auxtinte tiun verecon Gxul sxajnie ekkomprenis, kaj diris al Budho:" La plej valora de la mondo ne estas" la neakiranto" kaj " perdinto", estas kapti felicxon de nuno." Post tio, Budho foriris. La animo de Gxul ankaux revenis en sxia korpon kaj sxi malfermis siajn okulojn kaj vidis la imperiestridon Gxicao mortiganta sin. Tuj sxi batfaligis la galvon kaj brakumis la imperiestridon en profunda amo.....
     Finis tiu cxi rakonto. Cxu vi komprenis la vortojn diritajn de Gxul en la plej lasta momento? " En la mondo la plej kara ne estas "la neakiranto" kaj" perdinto" sed la felicxo kiun nun vi posedas.
09 April

Kiam Malsano alvenas cxe ni

Kiam malsano alvenas al ni,  ni ne forte opinias, ke ni estas tiom kompatindaj. Fakte ni pasigis sanan tempon tre longe kaj sen obstakloj gxuis la bongustajxojn, cxirkauxbrakumis dolcxan pluvon en printempo, kaj kiam ekskursis ni sub la blua cxielo, en arbaro ni auxdis la birdkantojn ,kaj miaj spiroj vagas sub la blua cxielo, tiajn spertojn multaj homoj neniam havis.

Kiam ni malsanigxis , tiam ni devas sinteni nin trankvilaj, kaj la knabeto apud vi eltenas tiom da doloro, la maljunulo sola atendas venon de morto apud via lito. Do vi sciu, ke cxi cxio estas malgranda afero.Ni nur laboras ekstere kaj la cela loko estas hospitalo. Ne tiel pensu, ke cxiuj en la mondo devas prizorgi vin. La aliaj cxiuj havas siajn aferojn por fari, kaj ili tute opinias, ke iliaj aferoj estas la plej gravaj. Tial vi devas esti forta kaj prizorgi vin mem bone laux viaj eblecoj.

Kiam ni estos malsanuloj, ecx se ni vere forpasos de la mondo, ankaux ne timu. Finfine forlasonte la mondon ne necesas porti pezan vivon. Cxu vi ne sentas libere? Ni jam gxuis tro da printempa vento. Ne postlasu sxargxhon al la ne perfekta mondo.

05 April

Mia vivejo


Mi logxas malproksime de Vusxi-urbo en Gxiansu provinco de Cxinio.
Mi vivas cxi tie jam dudek jarojn. Mia vivejo estas nomata Masxen kaj la nomo signifas cxevalo-monto. Al vi ne eblos trovi gxin sur via sagxa mapo, cxar gxi estas tre malgranda. Fakte antauxe gxi estas sola insuleto, kaj gxiaj trafikoj estas tre maloportunaj. Poste oni konstruis vojon de gxi al la bordo de Taihulago.
Nun mi volas diri al vi kial gxi estas nomata Masxen.
Antaux longaj multaj jaroj en la antikva Cxinio estis Cxinsxihuan imperiestro, kaj li estas la unua imperiestro en cxina historio. Li rajdis cxevalon, kiu estis cxiela cxevalo, kaj inspektis sian landon. Lia cxevalo postlasis du piedsignojn sur tiun monton sur gxia sia vojo. Do oni komencis nomi la monton Masxen.
Ankoraux estas alia bela rakonto. En la periodo de Militaj regnoj, estis ministro de Vu regno nomita Fenli, kiu kun sia amantino Sxisxi, kiu estas belegulino el tiuj kvar plej belulinoj de historio de Cxinio, poste plenumis iliajn plensuferajn taskojnpost plenumo de siaj plensuferigaj taskoj, kasxis sin cxi tie kaj finfine felicxe vivis. Tial cxi tie estas multaj belulinoj, cxu vi kredas cxi tion?
29 March

Trista Dialogo

Dialogoj de Kokpanjo kun Sia Infano
Je la meznokto mi auxdis senintence dialogojn de kokoj.
Kokinfano plentime parolis: Panjo, mi auxdis, ke oni mortigos nin, ke ni estos tute mortigontaj.
La kokpanjo: Mi scias, bebo, dormu.
La infano: Kial niaj najbaroj malsanigxis, kaj ni suficxas mortigite?
La panjo: Dormu, ne pensi tion.
La infano: Kaj la malsanaj kokoj jam suferas.Kial  la   
homo   ne bone prizorgas ilin? Kial, se homo malsanigxus, tiu ricevos bonan zorgon sed koko devas esti tute mortigita?
La panjo: Cxar ni estas kokoj.
La infano: Sed ni estas vivo kiel ili, cxu ne?
La panjo: Ili ne tiel opinias.
La infano: Tamen antauxe ili ne agis tiel kontraux ni.
La panjo: Ankaux same tiel. Bebo, antauxe ni nur estis senditaj al hoteloj aux Medanlo aux Kentaki. Tre malmulte da kokoj povas vivi gxis morto nature.
La infano: Kial ili faras tiel kontraux ni. Kial tiuj, kiuj opinias mem esti el demokratiaj landoj kaj bestamantoj, ne starigxis por protekti nin?
La panjo: Cxar ili opinias: fari tion eblas riski sian vivon.
La infano: sed ili agas kontraux baleno.....
La panjo: Cxar ili estas malmultegaj, kaj ni estas tre multegaj kaj tre ordinaraj.
La infano: Sed ni plenigas iliajn mangxtablojn kaj subtenas iliajn vivojn.
La panjo: Bebo, kiu prizorgus tiujn, kiuj estas senfamaj kaj malfortaj vivoj? Tio estas niaj vivoj.  Vivante, do ni vivu bone. La vivo neniam estu egala. Bebo, akceptu la vivon.
La infano: Panio, mi mangxu homon en mia songxo.
Mi auxdis ke kokdomo subite estis senbrua kaj nenion auxdis mi plu.

20 March

Okupita

Lasta tempe mi estas tre okupita, do mi ne havas suficxan tempon por zorgi mian Blogon. Mi prezentas Esperanton en iu retpagxaro, kiu estas pri budhismo kaj nomata Korlotuso. Fakte multe da homoj en Cxino tute ne konas la belan lingvon kiel mi antauxe. Sed la retpagxarestrino sciis gxin kaj lernis iam antauxe. Pro sxia subteno mi ekfaris cxitiun laboron kun gxojo. Certe nun mia laboro preskaux tute estas per cxina lingvo, cxar miaj amikoj en la pagxaro jxus konis la lingvon. http://www.xslh.com/forum.asp   Cxitie estas mia Esperanta retpecpagxo en la Korlotuso. Bonvenon! Miaj karaj samideanoj. Mi pli deziras, ke mi povos ricevi vian helpadon. Mia skapea nomo estas packoro, babili kun mi pri mia laborado kaj aldoni al mi vian proponon, cxu ne? Mi atendu!
19 January

Revenu Hejmen


Vi nepre ne komprenas kaj ankaux mi ne scias kiel mi parolu pri mia gxojo.
Cxu vi komprenas, ke la soleca vojagxanto estos tiom gxoja finfine reveni hejmen  post sia longa kaj malfacila vojagxo? Cxu vi komprenas, ke la orfo estos tiom felicxa  retrovi siajn gepatrojn ?

Dum la venontaj tagoj mi vere ne scias, kiel mi povos paroli pri mia plengxoja humoro. Vere mi baldaux rifugxos. Mi ricevos instruadon de granda guruo.
Cxu vi scias, ke la floroj finfine floras por mi?
La tro longeaspirita sunbrilo ankaux alvenas cxe mi. Kvankam nun en la cxielo plenas nubo. Sed en mia koro estas tre serenege. Aux mi ankoraux ploros, sed, kredu min, cxio cxi jam ne estas trista. Jes, mi revenos hejmen. Vere mi jam vagis tro malproksime,sercxis tro longe, atendis tro lacege.
Cxu cxi tio estas mia hejmo? Duobao budhisma mohahxejo. Vi silente staras cxi tie  kaj estas malluksa, Sed elspiras hejman varman bondoron. Delonge mi ne vidis vin, mian korhejmon. Kvankam en mia vivo cxi tiu fojo estas mia unua renkontigxo kun vi. Tamen mi vere ne sentas fremde. Cxio ci estas natura. Mia koro ankaux estas serena. Mi ne povas fari budhan taskon de sekreta sekto de budho. Sed  kiel aliaj upasakoj  mi faris preskaux saman taskon. La sono, kiam guruo kantas sutron, plenplenas je bonkoreco kaj forto kaj elkuracis mian vundon en mia koro. Vere mi estas malsagxulino kaj bezonas tiom  longan tempon por mia sercxado pri mia hejmo.
La tago en kiu mi rifugxas finfine venis. Kiam mi kultis 
al mia guruo, kiu sidis sur Darma segxo, kun plena vizagxa lamo, mi ekkomprenas[is], ke iam cxiuj kaj cxiuj malsandoloradoj kaj tristoj nur repagis malnovajn sxuldojn, iam cxiuj sercxadoj de mia animo nur estis por cxi tiu nova ekkomencpunkto. Miaj iamaj cxiuj kaj cxiuj atendoj tute estas indaj.
Cxi tiu
estas la plej sankta printempfesto.
En tiuj tagoj multaj cxinaj homoj revenis hejmen, ankaux mi.
Plej sincerege kultu grandan guruon. Pregxu al vi sanon kaj disvastigu veran Budhan Darmon trans la mondo.
Kultu bonkoran Majstron Miaohui-n. Favoran auxspicion kaj lauxesperon.
Ankaux vi, bela Esperanto. Pro mia lernado de budhismo mi ek
konis vin kaj pro vi mi finfine revenis.

 

04 January

Donaco de novjaro

Mi estas tre felicxa. Mia Esperanta nova amiko de Francio verkis poemon por mi en la novjaro. Koran dankon!
 
La Felicxo
 
Verkita NUSBAUM
 
Saluton kara amikino Packoro
 
Ajxeto estas la felicxo,
Tiel eta ke iafoje gxin oni ne vidas.
Tiam gxin oni sercxas,
oni avide gxin cxie sercxas.
gxi estas tie, en la arbo
kaj kantas en la vento,
la birdo gxin elkrias en la cxielo,
la rivero gxin flustras,
la rojo gxin susuras,
la suno, la akvoguto gxin eldiras.
Tie, vi gxin vidus,
en la infana rigardo,
la pano kiun oni partigus,
la mano kiun oni altendus.
Ajxeto estas la felicxo,
tiel eta ke iafoje gxin oni ne vidas,
kaj gxin oni sercxas en la betono,
en la sxtalo, en la ricxajxo
sed la felicxo tie ne estas,
nek en la facileco, nek en la komforto.
Al si, oni gxin deziras konstrui
sed gxi estas tie, apud ni
kaj oni preter pasas sen gxin vidi
cxar la felicxo estas ajxeto.
gxi sin ne kasxas,
en tiu fakto kusxas gxa sekreto.
gxi sxvebas tute proksime al ni
kaj iafoje kusxas en ni.
Modeste mi verkis tiun poezion al vi.
Modeste mi deziras plezurigi vin.
24 December

Larmo Fluas Cxiam post Malkunesto

Tiu jare mi jam havis sep jarojn. Cxi tiu estas mia unua malkunesto de inter mia vivo. Mi foriris de mia naskigxa urbo, Sxanhaj. Gxis nun mi ankoraux ne komprenas, kial tiam mi ne havis larmon. Mi venis al okcidentnorda kaj malpreksima urbeto, Sxihezi de Cxinio.
  En la tagoj mi aspektis kiel normala knabino, kiu ludadis, ridadis kaj paroladis kun cxiuj. Sed en tiuj vesperoj kiam mia kapo kontaktis la kapkusenon, miaj larmoj elfluis. Miaj gepatroj ne sciis kion ili povis fari por mi. Mi ankaux ne sciis kion mi deziris, mi nur sopiris al miaj pepoj, sofeto, kunludantoj, mia onklo kaj mia avino. Mi ne sxatas malvarmegan vintron, plencxielan sabloventon kaj malricxan vivon tie. Kvankam multaj geknaboj admiris min pro mia belaj novaj vestoj, mia bona mangxajxo kaj mia dolcxa pepo.
  En la urbo mi vivis dek jarojn. Fakte la urbo estas tre bela. Tiuj homoj en la urbo estas tre afablaj kaj bonkoraj. Miaj instruistoj ne nur donis al mi multe da scioj  sed plej grave ili instruis min kiel farigxi vera homo. Miaj kunlernantoj akompanis  min dum miaj gxojaj aux malgxojaj tagoj. Ankoraux estas multaj fremduloj, ili cxiam helpis min ecx sen mia danko. Mi iam opiniis, ke mi malamis la urbon, la vivon, la larmintan tempon. Sed mi eraris.
   Sorto sxercis  min. Mi plu foriris de mia urbeto kie mi vivis dek jarajn. En la trajno al Sxanhaj urbo mi ankoraux ne havis larmon. Sed en mia koro estas tre maltrankvile. La sxerco estas tro granda. Tiam mi vere ne sciis kiel mi kontrauxis la duan sxangxon. Mi denove venis al la fremda urbo, Vusxi.
   Finfine mi plu ploris pro malproksima urbo, kiun mi iam tiel malamis. Mi verege sopiras vin, mia bela urbeto. Cxiuj gxojaj aux malgxojaj tagoj tiom indas mian sopiron. Kiom mi deziras fari ion por vi pro via dek jara edukado sen refavoro. Sed nun mi nenion povas fari.
   En la venonta nova jaro mi pregxu por vi: Amitabho! Amitabho! Amitabho! Amitabho! Amitabho!......

18 December

Sep Korincensoj

En la venonta nova jaro mi sendas sep la plej belajn incensojn de mia koro al vi, al li, al sxi kaj al cxiuj. Mi deziras, ke vi vivos kun miaj korincensoj en la nova jaro.
La unua korincenso estas sano. Mi deziras sonon al vi kaj al viaj familianoj.
La dua estas firmvolo. Firmvole amu cxiujn cxirkaux vi kaj estu pli diligenta por via bela songxo.
La tria estas bonkoro. Ni cxiuj aspiras ricevi aliajn bonkorojn, do ni antauxe sendas niajn bonkorojn al aliajn, cxu ne?
La kvara estas sagxo. Cxi devas esti via plej bezonada.
La kvina estas kuragxo. En nia vivo ni devas esti kuragxa kontraux nia malfacilajxo. Kredu! Ni certe sukcesos.
La sesa estas gxojo. Cxi estas via plej dezirado. La vivo de homo estas ne longa. Cxiuj homoj devas vivi kun gxoja koro.
La sepa estas felicxa. Cxi estas donaco de Dio al vi. ^-^ Mia kara, mi deziras, ke Dio cxiam akompanu vin.
Mi estas budhanino. Mi ankaux pregxas por vi: Amitabho!
17 December

Sekreto

Sekreto
Kredu min! Mi estas sincera kaj honesta. Dekomence mi ne volis, ke mi igus gxin farigxi mia sekreto. Tamen kiam mi ekkonsciis tion, cxio cxi farigxis fakto. Mi ekgxojis, ke la sento estas mirinda por mi. Mi pensas, ke la senton mi iam havis dum mia infaneco. Sed......
Sed cxio cxi ne estas vera. Kvankam mi vere sxatas la senton el la sekreto, tamen mi pli sxatas veran min. La mirinda reto malfermis pordon de mondo por mi. Samtempe gxi donis sxercon kun mi. Cxar en mia reala vivo gxi ne eblas farigxi sekreto, nun kion mi faru?
Diru al cxiuj amikoj kaj instruistoj de la reto, cxu ne? Ne, almenaux ne nun. Subite mi perdas mian kuragxon. Vere kiel mi deziras cxio cxi estus vera.
Pardonon! Vi certe ne komprenas min. Fakte mi ankaux estas embarasita. Mi pensas, ke mi bezonas iom da tempo por mia kuragxo kaj gxis la tago kiam vi komprenas min. Mi deziras, ke vi ne malesperigxos en la tago, cxu ne?
10 December

Mia patrino

Mi ne sxatis mian patrinon ecx mi malamis sxin. Sxi neniam amas min kiel mian fraton kvankam mi estas pli bona ol mia frato. Kiam mi estis knabino, sxi cxiam postulis min por pli multe da ekzorcoj. Sxi diris al mi: vi devu pli diligente ol aliaj. Kial? Mi diris mem en mia koro. Mi jam pli bonigxis ol la eksteraj ludantaj knaboj en la lernado. En mia koro plenis sufero de maljusta trakto kun larmo en miaj okuloj. Sxi diris al mi: via larmo do estas malkosta. Mi ne povis diri al sxi pro sxia batado. Do mi cxiam opiniis: mi neniam amas sxin pro sxia elcentra koro, sxia batado al mi, sxia senzorgado por mi......gxis la tago.
Sxi estis jhetita de auxtobusxto. Auxskutinte la mesagxon mi biciklis hejmen kun mia larmo sur la vojo. Sxi estas tre felicxa kaj preskaux ne havis vundon en sxia korpo. Sed mi ekopinias ke sxi cxiam estas mia panjo ecx se sxi  vere neniam amas min kiel mian fraton. Cxar en mia koro nur estas unu panjo. Pardonu min! Mia plej kara panjo!

Tre Laca

Tempo iras tre rapide kaj  mi ankaux eklernis Esperanton duon-jare. Kvankam mi ricevis multe da helpoj kaj amikecoj de alilanduloj. Sed nun mi vere lacegas.
Komence preskaux cxiuj instruistoj diris al mi: Esperanto estas facila por lernado. Bone. Mi nur povas lerni facilan lingvon pro mia malsagxo. Do mi eklernis gxin. Tamen kun  lernada profudo, mi ektimas, ke la lingvo farigxas pli kaj pli malfacila. Sed mi sxajnas la dancanino portanta rugxajn dancsxuojn, sxi ne povas cxesigis sxian dancon poste. He! Esperanto!
19 November

H5n1

Mi estas koko. Miaj prauloj vivis en la bela arbegaro libere kaj gxojplene. Certe tie ankaux logxis simioj. Mi neniam opiniis , ke la simioj farigxis homoj, ne, ili nur sin vestis. Sed kiam ili sciis kiel vestigxi tiam ni estis metitaj en kagxacxojn de la fisimioj por iliaj bonaj mangxajxoj.
  La simioj estas nesatigeblaj kaj tro senkoraj. Ili komencis mangxi ovon de mi, iom poste ekmangxis mian korpon. Pli poste ili ekmangxis ratojn, sovagxanserojn kaj cignojn, kaj ecx musxoj kaj larvoj ankaux farigxas iliaj mangxajxoj. Finfine H5n1 venis.
  Mi iam opiniis, ke kiam la H5n1 venus, la simioj ja ne plu mangxus min kaj miajn ovojn. Tamen pli timegiga afero okazis. Al mi la senkoraj simioj levis trancxilojn kovritajn de sango. Cxar ili trovis H5n1-n en mia korpo. Cxielo! Se mi ankoraux vivus en bela arbegaro, kiel mi povus porti H5n1-n al ili? Se ili nur kiel iliaj prauloj mangxus fruktojn, kiel ili povus suferi de H5nl-o? Nun mi jam vidis iliajn manojn tenantaj trancxilojn kiuj jam estis kovritaj de sango de miaj fratoj. Helpu! Helpu! Help……
12 November

Gobango Istruas Paciencon kaj Indulgon al Mi

     

Mi estas ludema kaj mi amas ludi gobangon. Saĝulo mi ne estas. Miaj ĉiuj atingoj de la ludoj de la kuokuo preskaux tute estas negativaj sed gobango.
Antaŭe mi ĉiam opiniis: la viro rigardanta aliajn gobangludantojn silente estas ĝentilulo; La viro ne estas granda bravulo kiu pentas kaj reprenas sian movon. Do mi neniam pentas kaj neniam permesas movreprenon de aliaj. Mi ofte rigardis gobangojn de aliajn ludantajn , certe mi diris nenion al ili. Iutage mi vidis du bonajn gobangludantojn gobangantaj. Ilia agrapideco estis tre alta. Subite la unu pentis kaj la alia permesis movreprenon, kio surprizis min. Sed ili ludis gobangon tre bone, kaj mi dauŭre rigardis. Poste mi komencis aliigi mian opinion. Mi trovis ke mi estas vere erara. Kion signifas permesi al aliaj penti kaj repreni movon? Mi pensas, ke ĝi signifas bonkorecon, forton, paciencon kaj indulgon. Do mi komencis permesi pentojn de aliaj. Sed tiuj igas min kolera, kiuj do ne permesas mian penton. Mi eskapis de la gobango kaj igis lin ne ricevi sukceson de mi. Certe mi estis pli malbona cxar mia atingo estis malaltigita 15 pro mia eskapo.He!
Ĝis nun mi plu renkontas la staton, ke mi ridetadas. En la ludo mi ricevas pli multan gxojegon pro miaj pacienco kaj indulgo. Tio ne igas min kolera cxar mi scias, ke la bona gobangulo devas posedi noblan konduton kvankam mi ankoraux ne estas bona gobangulo.
La du bongobanguloj instruas min pri pacienco kaj indulgo. Kio ĝuste atestas, ke lerni budhismon ne nur estas legi sutron de budhismo. Ĉiuj homoj kaj ĉiuj aferoj vaste instruas min dum lernado de budhismo.

25 October

Elekto

       Mi estas Rato. Kiam mi naskiĝis, mia suferiga vivo komencis. Mi devu elekti mian futuron inter du eblecoj, sed ambaŭ mi ne esperas.
  La unua signifas, ke mi estos libera. Mi povos ricevi amon de miaj gepatroj,miaj gefratoj, kaj miaj geamikoj. Sed dum mia tuta vivo, ĝis mia morto aŭ mortigo, me certas, estos al mi malfacile vidi la sunon, ĉar mi nur povos ŝerĉi mian manĝaĵon nokte. Ĉi tion ankaŭ ne mi volas. En la mondo preskaŭ ĉiuj homoj abomenas min. Preskaŭ ĉiuj virinoj , kiam ili vidos min, laŭte krios. Tiu sono estas plej terura en la mondo. La viroj prenos ilon kiun ili povas preni ĉirkaŭ ili por bati kaj mortigi min. Certe la viro, kiu estos mortiginta min, fariĝos bravulo por la virinoj. Kia mizera mondo!
  La alia elekto estos ……jes, mi ne estos libera kaj mi estos tre bela kaj plaĉa. Sed mi fariĝos ludilo en la manoj de la virinoj kaj knabinoj. Ili nutros min kaj ludos per mi kantraŭ mia volo. Ĉiutage mi estos en unu kaĝo ŝajni bildo en la kaĝo. Mi povas vidi sunon sed mi ĉiam perdos amon kiu estas nura ĝojo en mia suferiga vivo. La malĝoja vivo sekvas min ĝis la tago kiam mi mortos aŭ estos mortigota.
  Oni diras: homo estas plej saĝa. Nun mi volas demandi homon: Se vi estus mi, kiun vi elektus?
22 October

Hensxensi Templo

En la bildkarto estas Hanŝansi Templo en Suzxou-urbo,Jiangsu-provinco de Ĉinio. Ĝi estis konstruita antaŭ 1400 jaroj. Ĝia historio estas tre longa.En la templo estas La Halo de Buddho, La Flanka Halo, La Halo por sutroj ,dolmena klostro, sonoriltutro kaj gvatturo k.t.p.

   En la Granda Halo dekstra estas unu bronza solorilego, kiu estas donacita de Japanio. Ĝi estis fandita en 1906. Tiu bronza solorilego estas la dua. La alia estas en la Guenŝensi templo en Japanio. Ĝi estas famkonata.   

19 October

kiel mi devas lerni tiun belan lingvon?

   Mi estas budhanino. Kiam mi lernis budhismon en la reto anteŭ tri monatoj,mia instruisto AA varbis lernantojn de Esperanto. Ĝis nun mi ne komprenas kial mi eklernis la belan lingvon. Sed ĉio ĉi komencis.
   Neniam mi supozas lerni fremdan lingvon en mia 36 jaroj. Mi eĉ pensis: se la lingvo estus malfacila, mi povus eskapi el al lernado de Esperanto. Certe mi ne eskapu kaj ĉiam ne eskapu, ĉar  la lingvo estas vere mirinda. Preskaŭ en ĉiutaga lernado  mi ricevis  helpojn de esperantistoj. Sed nun mi sentas la lernadon iom malfacila. 
    Mi ŝatas skribi en ĉinlingvo, certe mi provas skribi en Esperanto. Mia unua letero skribitas al mia instruisto de "lernu". Li estas el Taiwan. Mi ne sciis ĉu li komprenas mian leteron, tial mi ree skribis la leteron ĉine. Mi rapide ricevis respondon. Li diris al mi ke li tute komprenas mian Esperantan leteron. Ricevinte lian instigon mi komencis skribi multajn leterojn al aliaj landoj. La aliaj landoj ankaŭ donas iliajn favorojn al mi. Kiel ĝojas en la lernado! Tamen mi ĉiam havas erarojn en miaj frazoj, miaj leteroj, miaj eseoj.......certe mi ricevis korektojn de AA(En la tagnoto devas esti eraroj^-^). Finfine li eble estas lacega pro  multeco de miaj eraroj, mi pensas. Li dirus al mi: vi devu relerni de komenco. Relerni de komence?  Kial? Ĉar mi ĉiam havas erarojn? Ĉio ĉi ne mi volas. Kial ? Mi vere malĝojas. Tiam en mia okulo estas larmo,kompreneble li ne vidis. Mi vere estas malsaĝa sed mi povas lerni pli diligente. Nun mi jam ne scias kiel mi devas lerni tiun belan lingvon kaj kiel mi povus ne ree erari.  

14 October

Gratulo

En la senluna vespero,
mi deziras vian gratulon.
En la grandnigra nuba vespero,
mi atendantas vian gratulon.
Gratulu al mi
pro ĝojo en mia koro,
Gratulu al mi
pro rideto sur mia vizaĝo.
Dankon al vi,
pro via gratulo.

13 October

la Plej Bela Danco

     En la bildo estas danco. La belaj dancistoj ĉiuj estas surdamutuloj. ILi estis ludantaj "Avalokiteŝvaro kun mil manoj". En ĉiuj budhista koro, Avalokiteŝvaro estas bonkorega kaj estas savanto por suferuloj. En la rakanto, Avalokiteŝvaro havas mil manojn. En sufero oni legas :"Avalokiteŝvaro", ke Avalokiteŝvaro aŭdu kaj helpu lin. La danco estas vere bela. Sed mi opinias, ke la dacistoj estas pli belaj. Kvankam ili nek aŭdas sonon, kaj nek povas paroli, tamen ili vidis ilian instruistan manojn kaj ludis belegan dancon.Mi vere deziras, kiam vi povu vidi la bela danco!

Mi ankaŭ ŝatas ŝin---hundon

      Ĉu vi ŝatas ŝin? Jes, mi ŝatas ŝin. Mi tre tre ŝatas ŝin.  En ŝia okulo, mi vidis bonkoron, naivon, simplon kaj amajn avidojn. En Ĉinio oni opinias, ke la hundoj estas fidelaj. Mi ne konsentas. Mi opinas la hundojn esti saĝa. Ŝi scias pri amo. Ŝi scias, kiel amas homon. La homo komprenas tion? Nun ĉu vi ŝatas ŝin?

Mi ŝatas ŝin!

      Mi ŝatas katon. Kvankam en Ĉinio oni opinias ke la kato estas malfidela, tamen mi akoraŭ ŝatas ŝin. Mi ne komprenas kial besetoj devas esti fidela al homoj. La kato certe ne komprenas kaj ŝi ankaŭ ne volas kompreni ĝin. Ŝi estas tre saĝa. Ŝi ĝuas sian liberon gojon kaj amon. Ŝi komprenas kiel vere vivi.
 
Photo 1 of 1
No list items have been added yet.